==== 2011 ==== == 24.05 – 25.05. Kleriga seminario ĉe la Nacia Agentejo en Bonn == Same kiel pasintjare, ankaŭ ĉi tiun jaron estroj de la germana teamo partoprenis la tre interesan klerigan Grundtvig-seminarion en Bonn. == 30.04. – 07.05. Internacia renkontiĝo denove en Nowy Sacz == Dum la evento okazis multaj interesaj diskutoj kaj renkontiĝoj, sen ajnaj lingvaj baroj. Multajn kontaktojn ni daŭrigos ankaŭ estontece per interreto, pere de kutimaj komunik-programoj. Ekestis ankaŭ multaj internaciaj amikiĝoj. La partoprenantoj ŝatus, se oni uzus tiun ĉi ege sukcesan projekton kiel modelon por EU - precipe por la generacio 55+.