slovake.eu
espa2.eu

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolo por ricevi kurantan version.


Elŝutejo

Mencioj pri la projekto en amaskomunikiloj

Al dissemadaj aktivecoj apartenas ankaŭ pluraj prezentadoj dum internaciaj/lokaj aranĝoj:

  • la slovaka partnero informis pri la projekto dum la Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo kaj mencio pri ĝi aperis ankaŭ en poste publikigita artikolo pri la aranĝo en la gazeto Esperantisto Slovaka
  • la germana kaj slovaka partneroj kune prezentis (po tri programeroj) la akiritajn sukcesojn dum la Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz kaj prizorgis ankaŭ inform-budon dum la tuta aranĝo.
  • la pola kaj la germana partneroj kune la unuan fojon informis publike pri la projekto partoprenantojn de la 1-a Forumo de Tria Aĝo en Nowy Sącz en la jaro 2009
  • dum la 2-a Forumo de Tria Aĝo 2010, kiun partoprenis ankaŭ Alina Respondek - vicdirektorino de Grundtvig en Nacia Agentejo de la programo “Dumviva Lernado” - okazis diskuto, al kiu kontribuis ankaŭ Zsófia Kóródy, la germana partneto por edukado de personoj 55+. Ŝi parolis pri la realigata projekta partnereco kaj Halina Komar tradukis ŝian paroladon por pola publiko el Esperanto al la pola.
  • la ĉijara, jam 3-a Forumo de Tria Aĝo 2011 havis karakteron de dissemado. Estis alparolitaj ĉeestintaj reprezentantoj de Universitatoj de Tria Aĝo el la tuta Pollando, kaj estis al ili ofertita nia elprovita metodo de Esperanto-instruado por la pli aĝaj personoj. Tio okazis jam kadre de projekt-evaluado.
  • kadre de evaluado de la projekto okazis ankaŭ septembra ekskurso de projekt-partoprenantoj en Eŭropan Parlamenton en Bruselo, dum kiu okazis pluraj renkontiĝoj kun Esperanto-kluboj en Herzberg, Antverpeno, Bruselo (tiu ĉi E-klubo troviĝas rekte en konstruaĵo de Eŭropa Komisiono en la strato Van Mearlent 2, ĉar inter klubanoj troviĝas ankaŭ dungitoj de Eŭropa Komisiono) kaj en Berlino. Estis pritraktitaj eblecoj por partnereca kunlaboro. Kiel ekzemplo estis montrita la nuntempa projekto kaj estis konsiderita ankaŭ ebleco interŝanĝi volontulojn.

Instruiloj

Broŝuro

  • 8-paĝa broŝuro (redaktita de Zsófia Kóródy, ICH) resumas la celojn, eventojn, realigadon kaj rezultojn de la tri-landa kunlaboro. La partneroj zorgis pri la tradukado el Esperanto al la germana, pola kaj slovaka lingvoj.

Tiu ĉi projekto estas financata per subteno de Eŭropa Komisiono. Tiu ĉi publikaĵo respegulas nur vidpunkton de la aŭtoro, pro tio la Komisiono ne povas esti respondeca pri ajna uzado de informoj, kiuj aperas ĉi tie.

Partneroj

© 2011 E@I | dizajnis Katjo per DokuWiki