slovake.eu
espa2.eu

2010

oktobro

Herzberg, TORPEDO-6 - Pedagogiaj Tagoj, spertinterŝanĝo por ĉiuj, kiuj okupiĝas kaj interesiĝas pri Esperanto-instruado. Ĝi estis organizita kun ILEI kaj estis samtempe seminario pri projektoj kaj subvencipetado.

Inter la ĉeftemoj estis traktataj ankaŭ la internaciaj projektoj kadre de la Dumviva Lernado Programo kaj la raporto pri la Grundtvig-prejekto inter Pollando, Slovakio kaj Germanio. La partoprenantoj ricevis multe da informoj kaj praktika helpo, havis ŝancon enrigardi la formularojn, lerni pri la ellaborado de projekto, konatiĝi kun organizaj taskoj kaj interŝanĝi spertojn pri internacia kunlaboro, instruado de Esperanto al diversnaciaj kursanoj ankaŭ per rekta metodo.

septembro 12

Dum sia vizito en Nowy Sacz Zsófia havis okazon transdoni la KER-lingvoekzamenajn atestilojn al pluraj partoprenantoj de la trilanda projekto Esperanto 55+ post ilia sukceso en la UEA/KER ekzamenoj, inter ili ankaŭ al Halina Komar, prezidanto de PEA kaj gvidanto de la Grundtvig-partnergrupo en Pollando. (Aliaj sukcesintoj ricevis sian diplomon dum Arkones en Poznan.)

Kelkaj bildoj pri la eventoj kaj video pri la transdono de ekzamenaj atestiloj al la ĉeestantaj sukcesintoj estas videblaj ĉe http://esperanto-urbo.de Aktuale 2010.09.16
Video

septembro 11

En Nowy Sšcz, en la Forumo de la Universitato de la Tria Aĝo Zsófia Kóródy prezentis al cento da delegitoj la trilandan EU-projekton 'Grundtvig' (Esperanto 50+) kaj la laboron de ICH. Dank' al la bonega organiza laboro de Halina Komar eblis detale rakonti tie pri la trilanda kunlaboro kaj pri la ĝisnunaj rezultoj. Halina Komar pretigis belegan, enhavriĉan PowerPoint raporton pri la unua jaro de la projekto, Esperantistaj koleginoj starigis Esperanto informtablon apud la konferencejo.

septembro 8-11

Prezidanto de AGEI (germana ILEI-sekcio), reprezentanto de Interkultura Centro Herzberg (ICH) Zsófia Kóródy partoprenis en la renoma XXa Ekonomia Forumo en Krynica, Pollando, kie okazis ankaŭ diskuto pri ekonomiaj, sociaj kaj lingvaj problemoj en EU. Flanke de la Esperanto-movado partoprenis Sean O'Riain, Barbara Despiney, Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor kaj ankaŭ reprezentantoj de la Grundtvig-projekto 2009-2011, ellaborita por trejnado, instrukapabligo de la pli agxa generacio (55+): Halina Komar (PL), Petro Balaz (SK) kaj Zsófia Kóródy (DE), kiuj kunsidis dum la lasta tago de la Forumo.

julio 2-9

Partoprenantoj el ĉiuj tri partneraj landoj povis spertiĝi en 1-semajna intensa kurso dum Somera Esperanto-Studado (SES) en Piestany, Slovakio. Ili povis plibonigi siajn lingvajn kapablojn en diversnivelaj lingvokursoj kaj ankaŭ spertiĝi pri kursorganizado respektive instrumetodoj. Ĉiuj tri projektpartneroj aktive kunlaboris. Pri la organizado zorgis Petro Balaz, rektmetodan kurson gvidis Stano Marcek (ambaŭ el Slovakio), preparkursojn al la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro gvidis Peter Zilvar (B1 nivelo) kaj Zsófia Kóródy (B2 kaj C1 niveloj) de Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro el Germanio.

Ĉiuj ofertoj bone servis la bezonojn de la projektpartoprenantoj el Slovakio, el Pollando kaj 8 delegitoj el Germanio. Pro la ĉeesto ankaŭ de Halina Komar, la gvidanto de la pola partnergrupo, la projektorganizantoj povis havi kunsidon por plani la estonajn agadojn, sekvajn kunvenojn por 2010 kaj 2011.

Estas ĝojige, ke dum SES multaj polaj kaj slovakaj trejnatoj sukcese trapasis ankaŭ la UEA-ITK KER-ekzamenojn: 4 kandidatoj en B1, 6 en B2 kaj 10 en C1 niveloj.

La unusemajna kunestado, kunlaborado postlasis kaj por la partoprenantoj kaj por la gvidantoj-organizantoj belajn travivaĵojn, neforgeseblajn memorojn.

Pri tio atestas ankaŭ la intervju-filmeto preparita dum SES de Zsófia Kóródy kun Halina Komar, ĉefa organizanto de la Grundtvig-projekto en Pollando. Ankaŭ aliaj projektmembroj tre pozitive rakontis pri siaj travivaĵoj kaj rezultoj.

Por la germana grupo estis aparta ĝojo viziti la Esperanto-muzeon, ekspozicion en Svitavy, Ĉeĥio. Survoje al SES, Slovakio ili haltis en tiu bela urbeto kaj konatiĝis kun la riĉenhava, bele prezentita kolektaĵo, memoraĵoj el la Esperanto-movado kaj valoraĵoj de Esperanto-literaturo, kulturo.
Fotoj

majo 22-29

En Rytro, Pollando estis organizita intensa lingvokurso sub gvido de Katalin Kováts (edukado.net) kun partopreno de la polaj Grundtvig-partneroj. Pro la ne akordigita organizado kaj malfrua komuniko kaj anonco, invito bedaŭrinde la germanaj trejnotoj ne povis partopreni.
Fotoj

aprilo 26

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy partoprenis en Grundtvig-semianario organizita de la germana nacia Grundtvig-agentejo en Bonn. La tuttaga trejnado informis la partoprenantojn pri projekt-novaĵoj kaj ebligis spertinterŝanĝon kun la organizantoj de aliaj Grundtvig-projektoj.

Tiu ĉi projekto estas financata per subteno de Eŭropa Komisiono. Tiu ĉi publikaĵo respegulas nur vidpunkton de la aŭtoro, pro tio la Komisiono ne povas esti respondeca pri ajna uzado de informoj, kiuj aperas ĉi tie.

Partneroj

© 2011 E@I | dizajnis Katjo per DokuWiki