Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolo por ricevi kurantan version.
organizado de kompetenta projekta teamo por prepari modelon baziĝantan sur internacia kunlaboro (koncepcio de la projekto, realigado de la projekto kaj projekta dokumentado, eventuale plilarĝigo de la projekto)
per instruado de la facile ellernebla lingvo Esperanto iĝos anoj de la generacio 55+ facile kaj efektive kapablaj utiligi eblecojn de siaj personaj kaj fakaj kompetencoj en internacia kampo
pruvita facila ellerneblo de Esperanto estos cele disvastigata per modernaj didaktikaj kaj plurmediaj ofertoj;
kapablaj kurs-partoprenantoj akiros kvalifikon kiel Esperanto-instruistoj kaj ili akiros valorajn spertojn por estonteco. Rilate al tio estos alparolitaj ĉefe personoj spertaj pri instruado en aliaj kampoj.
per tio por la aĝgrupo 55+ malfermiĝos perspektivoj akiri novajn ekkonojn kaj kompetencojn. Ekonomia situacio de la pli aĝaj civitanoj ofte malfaciligas eblecojn de ilia dumviva lernado. Tio kun aldonaj malrapida progreso en lernado gvidas al eligo de grandaj grupoj de civitanoj, kies vivspertoj tamen povas esti elstaraj kaj utiligeblaj por la tuta socio. Ĝuste por realigado de tiu ĉi projekto en malgrandaj urboj en senioraj kluboj ktp. ekzistas por ni multaj diversaj eblecoj.
centra punkto estas senĉesa kaj per amaskomunikiloj subtenata spert-interŝanĝo inter la partneraj organizoj kaj publikigo de la rezultoj por interesiĝantoj en la koncernaj regionoj