Diferencoj

Ĉi tie vi povas ekvidi diferencojn inter la aktuala versio kaj la elektita revizio de la paĝo.

pri:start [2011/10/11 13:21]
katjo
pri:start [2011/10/17 09:20] (aktuala)
katjo
Linio 6: Linio 6:
  
 **Temo:** La plej rekta vojo al la aktivigo de la popolo 55+ pere de speciala eduka programo **Temo:** La plej rekta vojo al la aktivigo de la popolo 55+ pere de speciala eduka programo
 +
 +La projekto estas orientita eksplicite al anoj de la "generacio 55+" kaj al plenkreskuloj kun diversaj malavantaĝoj en rezultantaj vivsituacioj (ekz. longtempaj senlaboruloj, trofruaj pensiuloj, personoj el regionoj kun malpli evoluita scienca kaj kultura infrastrukturo kaj handikapuloj). Kelkaj el tiuj ĉi grupoj trovis edukiĝ- kaj labor-eblojn en "universitatoj de tria aĝo", aliaj en lokaj kulturaj institucioj.
 +
 +El la vidpunkto de la proponanto jenaj grupoj estas en pli alta aĝo sufiĉe handikapitaj, ĉar ofte mankas al ili eblo komuniki en fremda lingvo - ja por plejparto de tiu ĉi generacio en "iamaj socialismaj landoj" estis devige regi la rusan lingvon.
 +
 +Tiu ĉi elirpozicio malfaciligas hodiaŭ kontaktojn kun eŭropaj landoj. La internacia lingvo Esperanto estas en jenaj rilatoj ideala ilo. Surbaze de sia strukturo kaj facila ellerneblo ĝi estas speciale taŭga por akirado de lingvokonoj post la 50-a vivjaro: 2 kursoj po 60 horoj sufiĉas por akiro de parol- kaj komunikkapabloj, nome en internacia, superkultura kadro. La humanista baza ideo de Esperanto ofertas krom la praktika komunika aspekto ankaŭ ŝancon por malfermita internacia interligado de kulturoj kaj por kulturinterŝanĝoj - la lingvo povas kontribui sur tiu ĉi vojo al interkonatiĝo de homoj kaj kulturoj kaj al kreado de translandaj amikecoj.
 +
 +Pro tio la projektpartneroj starigas al si la celon prepari internacian grupon de kursgvidantoj - plejparte volontuloj, kiuj tiel akirus kapablojn apliki la - por tiu ĉi aĝgrupo adaptitan - instrumodelon ĉe "universitatoj de tira aĝo" kaj en aliaj kulturaj institucioj - kun la celo "malfermi la mondon por la personoj 55+" en kvar eŭropaj landoj (PL, DE, SK, HU). 

Tiu ĉi projekto estas financata per subteno de Eŭropa Komisiono. Tiu ĉi publikaĵo respegulas nur vidpunkton de la aŭtoro, pro tio la Komisiono ne povas esti respondeca pri ajna uzado de informoj, kiuj aperas ĉi tie.

Partneroj

© 2011 E@I | dizajnis Katjo per DokuWiki