Same kiel pasintjare, ankaŭ ĉi tiun jaron estroj de la germana teamo partoprenis la tre interesan klerigan Grundtvig-seminarion en Bonn.
Dum la evento okazis multaj interesaj diskutoj kaj renkontiĝoj, sen ajnaj lingvaj baroj. Multajn kontaktojn ni daŭrigos ankaŭ estontece per interreto, pere de kutimaj komunik-programoj. Ekestis ankaŭ multaj internaciaj amikiĝoj.
La partoprenantoj ŝatus, se oni uzus tiun ĉi ege sukcesan projekton kiel modelon por EU - precipe por la generacio 55+.