slovake.eu
espa2.eu

Projekt-partneroj

Pola Esperanto-Asocio (PEA, Pollando)

pea.jpg Pola Esperanto-Asocio estas organizo kuniganta esperantistojn de la tuta lando. Ĝi posedas filiojn en pluraj lokoj. La celo de la organizo estas:

  • instruado kaj popularigo de la lingvo Esperanto,
  • disvastigado de la ideo de amikiĝo inter nacioj pere de la lingvo Esperanto,
  • utiligo de la lingvo Esperanto por popularigo de la polaj historio kaj kulturo,
  • kontentigo de bezonoj de PEA-membroj en plibonigado de Esperanto-lingvokonoj.

Pola Esperanto-Asocio aktivas ekde la jaro 1908. Ĝia unua prezidanto estis Antoni Grabowski (konata kemiisto). Ĝis la jaro 1997 ĝia sidejo estis en Varsovio. Poste oni tranlokigis la sidejon al Gliwice. Nur en la jaro 2007 oni translokigis la sidejon al Nova Sonĉo. En la jaro 2011 revenis la sidejo en Varsovion.

Interkultura Centro Herzberg / Germana Esperanto-Centro (ICH/GEC, Germanio)

Interkultura Centro Herzberg (ICH) plenumas tri ĉefajn funkciojn:

1. Ĝi estas la sidejo de la komunutila Esperanto-Gesellschaft Südharz (EGS), kiu kunligas Esperantistojn el Herzberg am Harz kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Ĝi ofertas:

  • Bibliotekon, muzeon, arkivon, siajn riĉenhavajn E-kolektaĵojn
  • Esperanto lingvokursojn
  • Kulturprogramojn, E-renkontiĝojn
  • Tranoktadejon por Pasporta Servo
  • Interkulturajn vesperojn

Ĝi laboras ankaŭ por la ĝemelurbaj kontaktoj kun la pola urbo Góra.

2. Ĝi funkcias de jaro 2000 laŭ komisio de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kiel Germana Esperanto-Centro (GEC), klerigejo de GEA.

Ĝi ofertas:

  • Lingvokursojn diversnivelajn
  • Fakajn kursojn, fakprelegojn en la plej diversaj temoj en Esperanto
  • Klerigkursojn, trejnadon por kvalifiki estontajn kursgvidantojn, instruantojn, E-instruistojn
  • Lingvoekzamenojn surloke laŭ la regularo de Germana Esperanto-Instituto (GEI)
  • Fakseminariojn kunlabore kun germanaj kaj internaciaj E-fakorganizoj
  • Kunvenejon, seminariejon, siajn lokajn servojn, modernajn teknikaĵojn por kunsidoj, seminarioj, kursoj de aliaj E-organizoj

3. Ĝi laboras kaj ofertas siajn servojn internaciskale:

  • Organizas fakkunvenojn, fakseminariojn, konsultiĝojn kunlabore kun la fakaj asocioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), ekz. ILEI, INA, IFEF
  • Informas pri la E-kulturagado, kulturaj eventoj, kongresoj de UEA
  • Informas pri E-lingvaj gazetoj, eldonaĵoj de UEA
Edukado@Interreto (E@I, Slovakio)

E@I – vere internacia organizo! Ni estas junaj homoj kiuj ŝatas okupiĝi pri buntaj projektoj rilataj al Edukado@Interreto. E@I instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. Ni organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj.

La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas:

  • instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon;
  • subteni lernadon kaj uzadon de interretteknikoj kaj lingvoj;
  • helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Deklaracion de homaj rajtoj;

Por atingi la celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj, organizas klerigajn kaj kulturajn aranĝojn, rilatajn al la celoj, informas pri graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.

Unu el la kernaj kampoj de E@I-agado estas seminarioj. En tiuj seminarioj jamaj aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj kunlabori kaj uzi Interreton, aperas novaj aktivuloj. Dum la seminarioj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj teamoj de aktualaj E@I-projektoj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj.

Tiu ĉi projekto estas financata per subteno de Eŭropa Komisiono. Tiu ĉi publikaĵo respegulas nur vidpunkton de la aŭtoro, pro tio la Komisiono ne povas esti respondeca pri ajna uzado de informoj, kiuj aperas ĉi tie.

Partneroj

© 2011 E@I | dizajnis Katjo per DokuWiki