slovake.eu
espa2.eu

Realigado

La ĉefcelo de la projekto estis preparo de speciala eduka programo por la generacio 55+. La pli aĝa generacio havis preskaŭ neniun eblon akiri lingvokonojn el la angla lingvo. La neŭtrala pontolingvo Esperanto konas neniujn gramatikajn esceptojn kaj baziĝas sur internacie konataj vortradikoj; per tio ĝi multe faciligas lingvolernadon. Pro tio tiu ĉi lingvo estas speciale taŭga por la pli aĝa generacio.

La alta edukiĝ-grado de taŭgaj Esperanto-instruistoj, preparo de estontaj instruistoj – tio estis ŝlosilo al sukceso de la projekto.

Sufiĉe gravaj estas specialaj didaktikaj helpiloj por tiuj ĉi aĝ- kaj celgrupoj. Multaj partoprenantoj devis komence de la Grundtvig-projekto akiri unue ĝeneralajn konojn pri instruado.

La preparitaj instruistoj de la lingvo Esperanto instruos memstare Esperanton jam ekde aŭtuno 2011 en Pollando ĉe „Universitatoj de Tria Aĝo“.

Organiza antaŭkunsido pri lokoj de seminarioj, tempo-datoj kaj enhavoj okazis jam en septembro 2009 en Nowy Sącz. Jam en oktobro 2009 okazis en Herzberg am Harz, Germanio naŭtaga intensa klerigsesio sub gvidado de spertuloj el diversaj landoj. La germana partnero zorgis precipe pri lingva kaj didaktika-metodika klerigado. En majo 2010 estis en Rytro, Pollando okazigita seminario preparanta Grundtvig-partoprenantojn al lingvo-ekzamenoj. En julio 2010 okazis pliaj lingvokursoj kadre de internacia aranĝo en Piešťany, Slovakio.

La partoprenantoj de la multflanka Grundtvig-projekto akiris pli multon ol plenumon de la lerno-celo. Plejparto de ili aliĝis jam en majo 2010 al lingvaj ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj, kiuj okazis en julio 2010. Ses personoj trapasis la ekzamenon de la nivelo B1, kvar personoj elektis la nivelon B2 kaj dek personoj eĉ la altan ekzamenkategorion C1. La projektpartoprenantoj nun kapablas tre sukcese komuniki kun homoj el aliaj landoj kaj babili ekz. pri landoj, homoj ktp.

La lasta multflanka renkontiĝo okazis en aprilo 2011 en Nowy Sącz (Pollando). Tie okazis interesaj dialogoj ene de la partnereco. Multaj plu daŭrigos la kontaktojn, danke al modernaj komunikad-programoj de interreto.

La slovaka partnero pruvis fakan kompetenton per informaj teknologioj. La lernantoj iĝis kapablaj labori per interretaj lernprogramoj. Al la Grundtvig-partoprenantoj estis pruvite, ke unu komuna komunika bazo por eŭropa ni-sento estas sufiĉe grava. Unusence rekomendinda estas apliko de tiu ĉi tre sukcesa Grundtvig-projekto en pluraj kampoj ene de EU por la generacio 55+.

Tiu ĉi projekto estas financata per subteno de Eŭropa Komisiono. Tiu ĉi publikaĵo respegulas nur vidpunkton de la aŭtoro, pro tio la Komisiono ne povas esti respondeca pri ajna uzado de informoj, kiuj aperas ĉi tie.

Partneroj

© 2011 E@I | dizajnis Katjo per DokuWiki