slovake.eu
espa2.eu

2009

decembro 18

Delegacio el Herzberg kun urbestro Gerhard Walter, sekretariino Angelika Kiep, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy nome de GEA/GEC kaj Interkultura Centro Herzberg partoprenis la jubilean Zamenhof-feston en Berlino. Dun la kunveno en la Esperanto-Domo ili prezentis inter aliaj ankaŭ la Grundtvig-projekton inter la multflanka poresperanta agado en la Esperanto-urbo Herzberg. En sia festprelego Halina Komar nome de PEA rakontis al la publiko ankaŭ pri la 3-landa kunlaboro enkadre de Grundtvig-partnereco.

oktobro 9-16

En 2009 jam la kvinan fojon okazis Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (TORPEDO-5) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kun multaj interesaj fakprelegoj, programoj. Kiel novaĵo aldoniĝis partopreno de pola grupo, kiuj enkadre de Grundtvig projekto, subvenciata de EU en la Dumviva Lernado programo, alvenis por tutsemajna instruista trejnado.

La organizadon, fakan programon - kiel projektpartnero respondeca pri la klerigado - prizorgis Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Multaj famaj prelegantoj, metodikistoj, instruistoj, konataj fakuloj el la Esperanto-movado venis por instrui, prezenti, gvidi la seminariojn: Katalin Kováts (edukado.net), Stefan MacGill (prezidanto de ILEI), Gerald Tucker (fakestro de Germana Esperanto-Instituto), Lidia Ligeza (Krakovo/Poznano), Peter Balaz kaj Jevgenij Gaus (E@I).
Fotoj

septembro 10-13

Halina Komar PEA kaj Zsofia Kóródy reprezentiĝis ĉe la XIXa Monda Ekonomia Forumo en Krynica-Zdrój, kun la aliaj projektpartneroj ĉeestis en la konferenco de la Universitato de la Tria Aĝo, prezentis tie Esperanton kaj la planatan dujaran kunlaboron.

Reprezentantoj de la tri projektpartneroj kunvenis en Nowy Sancz, PL, por akordigi farendaĵojn, decidi pri la detala programo de la dujara projekto.
Fotoj

januaro

Halina Komar, prezidantino de PEA vizitis Interkulturan Centron Herzberg, skizis la projekton, kiun poste kune ellaboris kunlaborantoj de ICH Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, kaj invitis trian partneron E@I el Slovakio. Urbestro Gerhard Walter akceptis Halina Komar en la urbodomo de Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.

Tiu ĉi projekto estas financata per subteno de Eŭropa Komisiono. Tiu ĉi publikaĵo respegulas nur vidpunkton de la aŭtoro, pro tio la Komisiono ne povas esti respondeca pri ajna uzado de informoj, kiuj aperas ĉi tie.

Partneroj

© 2011 E@I | dizajnis Katjo per DokuWiki